Association des Anciens Appelés en Algérie et leurs Ami(e)s Contre la Guerre

Hejmpaĝo > Actualité, presse, autres associations > Malbenita estu la milito !

Malbenita estu la milito !

la monumento dedicita al la motuintoj en Gentioux, en la departamento Creuse

vendredo 5a decembro 2008, de Webmestre

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

En ĉiu urbo, vilaĝo kaj vilaĝeto de Francio
(krom dek…) staras monumento dediĉita al la mortintoj
de la unua Mondmilito . Sur ili oni povas kutime legi :
«al niaj soldatoj mortintaj por Francio» .

Sed ekzistas esceptoj,
kaj la plej konata monumento, kiu memorigas tiun grandan buĉadon
situas en la vilaĝeto Gentioux [ĵansju] en la departamento
Creuse .Apud la obeliskforma parto de tiu monumento
oni vidas statuan knabeton, kies mano montras la surskribon
«Malbenita estu la milito».

Ĉiujare multaj pacistoj ĉeestas la ceremonion de la 11a de novembro, dato de la armistico de 1918 .

Tiun ĉi jaron ĉeestis proksimume kvincent personoj . Post la
parolado de la urbestro, parolis reprezentantoj de la Libera Penso,
de la Ligo pri Homaj Rajtoj, de la Unuiĝo Pacista de Francio,
de la Anarkiista Federacio,ktp .Ankaù flagojn
de la anarki-sindikato CNT oni povis vidi .

Bedaùrinde mankis
flagrubando de esperantistoj ! Ni ĉeestis kvarope de la
departementoj Dordogne kaj Cher ; eble
ankaù aliaj esperantistoj estis tie, sed malfacilas scii meze
de tia amaso.

Ĉu tiu ceremonio ne povus iĝi
okazo por kunigi dekojn da SAT-Amikaranoj ?

Ĵak Le Puil

Paĝo 12 de la SAGO numero 48 (oktobro 2008 )
La Sat-Amikara Gazeto

Ĉu mesaĝon, ĉu komenton ?

apriore moderigata

Tiu ĉi forumo estas apriore moderigata : via kontribuo aperos nur post validigo far de mastrumanto de la forumo.

Kiu vi estas ? (nedeviga)
Votre message

Por krei malplenajn paragrafojn, simple lasu malplenajn liniojn.